Tiu scienc-fikcia rakonto de A. C. Doyle denove unuigas la amikaron, kiu travivis la aventuron en la »Perdita Mondo«. Profesoro Challenger trovas signojn, ke venena fluo drivas al la mondo kaj ke la tuta vivo sur Tero estas en danĝero. Kun siaj kamaradoj profesoro Summerlee, lordo John Roxton kaj la ĵurnalisto Malone li provas deturni la finon de la mondo.