La Mortula Shipo: Historio de usona maristo

· BoD – Books on Demand
Ebook
450
Pages

About this ebook

B.Traven sub tiu pseudonomo prezentis sin je la la unua fojo en la jaro 1926 per la romano "La Mortula Shipo". Jam tiam li rifuzis informojn pri sia biografio. Traven skribis al sia eldonisto: "Se la homo ne rekoneblas en siaj verkoj au la homo au la verko taugas nenion." La marista romano estas tute libera de marromantiko, sed plena de spirrabaj aventuroj. Traven rakontas tute memkonscie kaj parte tre gaje, sed kun socie akuzanta forto pri neimageblaj travivajhoj de homoj el la tuta mondo, kiuj perdis kun siaj identigiloj ankau sian nomon, sian patrion, ja sian vivorajton antau la nova dio nomata: "Shtato" La mortulaj shipoj estis iliaj lastaj rifughejoj. La usona maristo Gale, unu el la senpasportaj herooj de la romano, retrovis sin post longa vico de nelibervolaj aventuroj en kelkaj landoj de Europo fine sur la mortula shipo "Jorike". Antaue preskau glitis la fishkaptilo elmane de Gale, kiam li ekvidis la terure aspektantan Jorike je la unuua fojo sur hispana kajo. Sed pro marista supersticho li fine lasis dungi sin sur la stranga Jorike. Kiel subhejtisto li estas destinita perei kun la tuta maristaro por esti la predo de la sharkoj, por ke la asekurpremio ne estu minacata pro atestantoj. Sed atendis ilin ankorau kelkaj inferecaj submondaj semajnoj sur Jorike; dum kiuj Gale kaj la maristaj kamaradoj estas senkompate ekspluatataj, ghis kiam la maro fine voris la mortulan shipon - evidente pro kompato kaj nauzo. Tamen Gale kaj ties kamarado Koslovski, kiel ununuraj, transvivis - kaj post kiam oni shanhajis ilin unuope, ili revidis sin sur tute nova belaspekta "bankuvo", kiu tute ne aspektis kiel mortula shipo, kaj kiu havis la pompan nomon "Imperiestrino de Madasgaskaro"; sed estis miskonstruo kaj tiel do tuj dekomence destinita por sinki maren, por ke la kompanio povu enkasigi la grasan, abundan asekurpremion. Chu Gale kaj Koslovski transvivis ankau tiun novan mortulan "keston"? Kio farighis el Stansilav? Bonvolu eltrovi tion mem! Vi legos majstroverkon de la mondoliteraturo, kiu vin certe amuzos kaj fascinos, sed eble ankau pripensigos, kaj kondukos al tute novaj mondkonceptaj horizontoj. La traduko entenas krom la romano du enkondukojn, unu el ili de B.Traven mem kaj la alia de la tradukinto, krome Maristan Terminaron, Glosaron kaj detalajn, pliprofundigajn rimarkojn pri la chapitroj, pri la verkisto, pri literaturo kaj verkistoj, kiuj influis la verkon de B.Traven. La tradukinto estas Hans-Georg Kaiser.

About the author

B.Traven sub tiu pseudonomo prezentis sin je la la unua fojo en la jaro 1926 per la romano "La Mortula Shipo". Jam tiam li rifuzis informojn pri sia biografio. Traven skribis al sia eldonisto: "Se la homo ne rekoneblas en siaj verkoj au la homo au la verko taugas nenion."

Reading information

Smartphones and tablets
Install the Google Play Books app for Android and iPad/iPhone. It syncs automatically with your account and allows you to read online or offline wherever you are.
Laptops and computers
You can listen to audiobooks purchased on Google Play using your computer's web browser.
eReaders and other devices
To read on e-ink devices like Kobo eReaders, you'll need to download a file and transfer it to your device. Follow the detailed Help Center instructions to transfer the files to supported eReaders.