Kiel aliaj grandaj poeziaj verkoj, la Sonetoj ne tuj malkaŝas siajn sekretojn; ili similas al fruktoj kiuj maturiĝas malrapide en la koro de la leganto. Rilke konsilis, ke oni unue provu sperti ilin, ne strebante al tro hasta kompreno.
En la unua soneto, Rilke enkondukas la bildon de “aŭdotemplo” en kiu la bestoj, sed ankaŭ la homoj, kapablas aŭskulti la muzikon de la mondo. En la lasta, li elvokas sonorilan turon, el kiu la aŭtenta memo de ĉiu homo povas elsoni. Povas esti utile, mi kredas, imagi la Sonetojn mem kiel tian templon, en kiun la poeto nin invitas; kaj kiel specon de propedeŭtiko, preparon por la propra memdisvolva, sintransforma, turokonstrua laboro kiu fine ebligus al ĉiu el ni elkanti propravoĉe.
(El la Enkonduko de Mark Fettes)