Jesuo amas ĉiujn homojn sur la planedo Tero kaj deziras, ke ni ĉiuj vivu Pace.
Ĉi tiu titolo, la 24-a en la ekumena kolekto “La Sankta Evangelio de Jesuo”, estas inspire elprenita el la Bona Mesaĝo de la Dia Amiko laŭ Mateo, 7:24 ĝis 28, kaj el la frataj instruoj de la verkisto Paiva Netto, kiu de pli ol ses jardekoj pritraktas la Sanktan Evangelion kaj la Redemptoran Apokalipson de Jesuo, ĉiam laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo de Dio — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Johano, 13:34 kaj 35) —, en plej diversaj amaskomunikiloj.