Espero neniam mortas

· Legion of Good Will
5.0
7 reviews
eBook
182
Pages
Eligible

About this eBook

Al vi, kiu serĉas neelĉerpeblan balzamon por via Animo, meze de teruraj baroj en la ĉiutaga vivo, same kiel plifortiĝon kaj viglecon por alfronti la multenombrajn defiojn dum la irado, ĉi tiu verko estas nemalhavebla kunulo, kiu alportas spiritajn konforton kaj klarigon.

Paiva Netto estis inspirita noti ĉi tiun fortan ekkrion — Espero neniam mortas! — kiam li spektis, en la jardeko post 1980, ke junulo diris per la televido, ke li perdis la esperon pri la vivo. Kun sia ĉiama entuziasmo pri Bonfarado, ne akceptante ian penson pri malvigliĝo aŭ malvenko, la aŭtoro metis en ĉi tiun verkon sian sperton de pli ol 66 jaroj dediĉitaj al rekonata kaj rimarkinda agado ekumena kaj homama, kies signo estas Realiganta Fido, kaj li montras la nepre ĝustan direkton: “Jesuo, la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, estas la Dia Espero, kiu malsuprenvenis al afliktitoj kaj la senmorta certeco pri pli bonaj, pli solidaraj tagoj!”

Ratings and reviews

5.0
7 reviews
Vyatcheslav Hromov
9 November 2023
Post la tralegado de la libro de VERKISTO JOSE PAIVA NETTO ''Espero Neniam Mortas''mi konvinkig'is ke la libro estas profunda psihologia,filosofia kaj spirita analizo de tiu interesa fenomeno de homa persona ekzistado,ties influo al homa vivo.Tre utila kaj mirinda libro pri la specimeno de Fortuno en krizaj momentoj!MIRINDA LIBRO!Oni multe gajnos,se konatig'os kun la libro kaj pripensos pri ties enhavo.VJACÕESLAV HROMOV,Estonio.Feliciter!
Did you find this helpful?
Angélica Basso
29 July 2022
Al mi tre plaĉis
Did you find this helpful?

About the author

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa polurita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”.

Rate this eBook

Tell us what you think.

Reading information

Smartphones and tablets
Install the Google Play Books app for Android and iPad/iPhone. It syncs automatically with your account and allows you to read online or offline wherever you are.
Laptops and computers
You can listen to audiobooks purchased on Google Play using your computer's web browser.
eReaders and other devices
To read on e-ink devices like Kobo eReaders, you'll need to download a file and transfer it to your device. Follow the detailed Help Centre instructions to transfer the files to supported eReaders.