Espero neniam mortas

· Legion of Good Will
5.0
7条评价
电子书
182
符合条件

关于此电子书

Al vi, kiu serĉas neelĉerpeblan balzamon por via Animo, meze de teruraj baroj en la ĉiutaga vivo, same kiel plifortiĝon kaj viglecon por alfronti la multenombrajn defiojn dum la irado, ĉi tiu verko estas nemalhavebla kunulo, kiu alportas spiritajn konforton kaj klarigon.

Paiva Netto estis inspirita noti ĉi tiun fortan ekkrion — Espero neniam mortas! — kiam li spektis, en la jardeko post 1980, ke junulo diris per la televido, ke li perdis la esperon pri la vivo. Kun sia ĉiama entuziasmo pri Bonfarado, ne akceptante ian penson pri malvigliĝo aŭ malvenko, la aŭtoro metis en ĉi tiun verkon sian sperton de pli ol 66 jaroj dediĉitaj al rekonata kaj rimarkinda agado ekumena kaj homama, kies signo estas Realiganta Fido, kaj li montras la nepre ĝustan direkton: “Jesuo, la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, estas la Dia Espero, kiu malsuprenvenis al afliktitoj kaj la senmorta certeco pri pli bonaj, pli solidaraj tagoj!”

评分和评价

5.0
7条评价

作者简介

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa polurita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”.

为此电子书评分

欢迎向我们提供反馈意见。

如何阅读

智能手机和平板电脑
只要安装 AndroidiPad/iPhone 版的 Google Play 图书应用,不仅应用内容会自动与您的账号同步,还能让您随时随地在线或离线阅览图书。
笔记本电脑和台式机
您可以使用计算机的网络浏览器聆听您在 Google Play 购买的有声读物。
电子阅读器和其他设备
如果要在 Kobo 电子阅读器等电子墨水屏设备上阅读,您需要下载一个文件,并将其传输到相应设备上。若要将文件传输到受支持的电子阅读器上,请按帮助中心内的详细说明操作。