Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj historiajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas - ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa - unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe-daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo.