La strato de Tanja. Vivo en Rusio 1917-2017 (Nefikcia prozo en Esperanto)

· Mondial
5.0
2 reviews
Ebook
160
Pages
Eligible

About this ebook

La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj. --- K orina Klodt loĝas ĉi tie en la printempo de 1938, kiam ŝin meze de la nokto vekas fremdaj viroj en malhelaj vestoj, kiuj forportas ŝiajn gepatrojn. Ŝi neniam revidas ilin. --- Antaŭ la revolucio la gepatroj de Tanja Saviĉeva havis bakejon en la sama domo. Dum la sieĝo de Leningrado dum la dua mondmilito ŝiaj familianoj malsatmortas unu post la alia. Ŝi notas la datojn en kajereto. Fine sole ŝi restas. --- En ŝia apartamento nun loĝas Aleksandr Uralov. Li memoras, kiel homoj dum la milito en Koreio interpuŝiĝis ĉirkaŭ la grandaj tabuloj, sur kiuj la ĵurnaloj de la tago estis gluitaj. Tiam li estis proksimume dekjara. Poste li estis inter la unuaj en la strato de Tanja, kiuj sukcesis aĉeti eksterlandan aŭton. --- Tiuj estas kelkaj el la personoj renkontataj en la rakonto, kiu etendiĝas ekde la mondmilito kaj du revolucioj de 1917 ĝis la unua de majo 2017. --- Vera histo­rio pri la strato de Tanja.

Ratings and reviews

5.0
2 reviews
Hans Becklin
May 2, 2018
Tre bunta, beletra rakonto pri la 100 jaroj ekde la rusa revolucio priskribita per la prismo de peterburga strato loĝata de ordinaraj rusoj dum tiuj dek jardekoj. Oni sekvas tien kaj reen tra la regno kaj la diversaj konjunkturoj la loĝantojn kaj iliajn sortojn, ĉiam en la kadro de la ŝanĝiĝanta rusa socio. Ĝi estas malofta verko en Esperanto: lingve ideala, tre aktuala, kaj mirinde esplorita.
Did you find this helpful?

About the author

"La strato de Tanja" estas la kvara libro de Kalle Kniivilä en Esperanto, post "Homoj de Putin" (2014, premio Kanava – plej bona faklibro de la jaro en Finnlando), "Krimeo estas nia" (2015) kaj "Idoj de la imperio" (2016, nomumita por la Granda Ĵurnalista Premio en Finnlando).

Rate this ebook

Tell us what you think.

Reading information

Smartphones and tablets
Install the Google Play Books app for Android and iPad/iPhone. It syncs automatically with your account and allows you to read online or offline wherever you are.
Laptops and computers
You can listen to audiobooks purchased on Google Play using your computer's web browser.
eReaders and other devices
To read on e-ink devices like Kobo eReaders, you'll need to download a file and transfer it to your device. Follow the detailed Help Center instructions to transfer the files to supported eReaders.