Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov

· Mondial
Ebook
212
Pages
Eligible

About this ebook

Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, eĉ sciencfikcio - jen nur kelkaj el la temoj de la kompleksa, inteligenta romano de Claudio Morandini, kiun Mondial prezentas en la stilriĉa Esperanto-traduko de Giulio Cappa:


En 1996 Ethan Prescott, juna muzikisto el Philadelphia, Usono, vojaĝas plurajn fojojn al Rusio por renkonti la maljunan kolegon Rafail Dvoinikov, cele al longa intervjuo per kiu disĉiplo omaĝas preskaŭ forgesitan majstron.

La titolo de la projekto, "Unutema rapsodio", reeĥas unu el la plej tipaj komponaĵoj de Dvoinikov. Infanaĝon, junecon, renkontojn, amojn kaj humiligojn elvokas la maljunulo per la libereco kaj senreviĝo de tiu kiu finfine ne plu devas prirespondi al iu ajn. Liaj muziko kaj vortoj pruvas, ke ankaŭ sub la direktivoj de subprema povo eblas gardi la liberecon de artisto kaj de homo.

Per la stiloj de rakonto, eseo, dekokjarcenta pamfleto, taglibro, leteroj, pridemandadoj, konversacioj kaj telefonvokoj, la romano malpeze sed profunde esploras la rilatojn de muziko kun socio, de politiko kun arto kaj de historio kun nuntempo - kaj la kunvivadon inter kunuloj.


Claudio Morandini naskiĝis (1960), vivas kaj verkas en Aosta, Italio, kie li estas mezlerneja instruisto. Oni listigas lin inter la plej interesaj nuntempaj italaj romanistoj. Lia ĝis nun plej granda sukceso, Neĝo, hundo, piedo (2015), jam aperis en franca, hispana, angla kaj turka tradukoj. La esperantigo de Unutema rapsodio (2010) male estas ĝia unua traduko.

About the author

Claudio Morandini naskiĝis (1960), vivas kaj verkas en Aosta, Italio, kie li estas mezlerneja instruisto. Oni listigas lin inter la plej interesaj nuntempaj italaj romanistoj. Lia ĝis nun plej granda sukceso, "Neĝo, hundo, piedo" (2015), jam aperis en franca, hispana, angla kaj turka tradukoj. La esperantigo de "Unutema rapsodio" (2010) male estas ĝia unua traduko.

Giulio Cappa (naskiĝis en 1951 en Romo, Italio) estas itala literaturisto, kiu ankaŭ aktivas kiel esperantlingva verkisto kaj aparte kiel tradukisto de la itala al Esperanto. Kiel studento pri literaturo en la 1970-aj jaroj en Romo, li estis membro de la intelekte fekunda Roma Esperanto-movado kaj de la tiel nomata roma skolo de Esperanto-muziko, en kiu je gvido de la kantisto kaj gitaristo Gianfranco Molle en artisma simbiozo partoprenis ankaŭ inter alie Renato Corsetti, Marcella Fasani, Paolo Piccirilli, Susanna Castelviva kaj Mario Milan. Tiam li aparte tradukis tekstojn de socikritikaj kantoj al Esperanto - multajn el tiuj kantaj tradukoj muzike prezentis Gianfranco Molle, Marcella Fasani, Guido Brandenburg kaj Susanna Castelviva. Fine de la 1970-aj jaroj li estis redaktoro de la revuo Kontakto. Poste sekvis pli ampleksaj literaturaj tradukoj, inter alie en 1995 la baladoj de la unuaj tri tagoj el la verkego Dekamerono de Giovanni Boccaccio.

Nun li loĝas en la aosta valo. Eksplicite li menciiĝas kiel "fama aostano" en aktuala itallingva libro de 2013, Valdostani. Guida ai migliori difetti e alle peggiori virtù, kaj en ties recenzoj. (Vikipedio)

Rate this ebook

Tell us what you think.

Reading information

Smartphones and tablets
Install the Google Play Books app for Android and iPad/iPhone. It syncs automatically with your account and allows you to read online or offline wherever you are.
Laptops and computers
You can listen to audiobooks purchased on Google Play using your computer's web browser.
eReaders and other devices
To read on e-ink devices like Kobo eReaders, you'll need to download a file and transfer it to your device. Follow the detailed Help Center instructions to transfer the files to supported eReaders.