Falaflo en maco (Originala romano en Esperanto)

· Mondial
Ebook
180
Pages
Eligible

About this ebook

Originala Esperanto-Literaturo: Filippa, juna sveda virino - ĝardenistino - el la sudsveda urbo Malmö, ne nur trovas sian propran vivon iel monotona, sed vidas sin ankaŭ inter du mondoj: Unuflanke, ŝia koramiko, Kasim, kiu naskiĝis en Svedio, havis geavojn kiuj - pro israelaj armeaj operacioj en Gazao - devis fuĝi el Palestino en Libanon, kaj havas patron kiu naskiĝis en la rifuĝejo de Bejruto sed poste translokiĝis en Svedion pro la milito en Libano. Kasim mem entuziasme partoprenas politi-kajn manifestaciojn de palestin-anoj en Svedio kaj ties batalojn kon-traŭ antiislamaj grupiĝoj, tiel fojfoje trovante sin meze de konfliktoj kun la sveda polico. Aliflanke, la juddevena avo de Filippa, kiel infano en 1938, devis fuĝi Vienon post la alveno de la germanaj nazioj en Aŭstrio, kaj unue ekvivis en Danlando, sed poste, dum nokta ope-racio, estis sendita al Svedio pro la danĝeroj de la naziismo eĉ en Danlando...


Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj historiajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas - ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa - unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe-daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo.

Rate this ebook

Tell us what you think.

Reading information

Smartphones and tablets
Install the Google Play Books app for Android and iPad/iPhone. It syncs automatically with your account and allows you to read online or offline wherever you are.
Laptops and computers
You can listen to audiobooks purchased on Google Play using your computer's web browser.
eReaders and other devices
To read on e-ink devices like Kobo eReaders, you'll need to download a file and transfer it to your device. Follow the detailed Help Center instructions to transfer the files to supported eReaders.